La lingvo okcitana

Dum la oka jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, unu el la tiel nomataj malaltlatinaj formoj. En la 11a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa "franclingva" Svislando.

Poste pro manko de centra stato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en pluraj dialektoj, kaj tri lingvoj.

La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora aĝo de la okcitana kulturo kun la trobadoroj. La unua estis Guilhèm de Peitieus. Ankaŭ sia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Richard leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple Marcabrun, Bernat de Ventadorn au Pèire Vidal.

De la 11a ĝis la 13a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.

Rimarkinde estas ke tio preparis la terenon por la pacama katara religio. Tiu religio, kiun toleris aŭ eĉ partoprenis la princoj, estis kristana sed sendependa de la papo kiu pro tio ordonis al la franca reĝo ke li ordigu la landon. Tio kruele realiĝis. Post jarcento da urbobruligo kaj inkvizicia amasmurdigo la lando estis franca posedaĵo. Perdinte la subtenon de la nun francdevenaj princoj, la literaturo malpliiĝis ĝis en la 16a jarcento ĝi ĉesis.

Post tio mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis skribi okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Coterets kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660.

Lastjarcente renaskiĝis la literaturo interalie kun Frederic Mistral kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1905 li ricevis Nobel-Premion por sia poezio "Mirelha".

Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) Lengadòc ekbolis kontraŭ la koloniismo pariza. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kameradoj en la mondmilitaj fosoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.

Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn malantaŭen. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple "o" [u] disde "ò" [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan "-a" laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tolosa (Tuluzo) kiel noviga kontraŭpolo al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo.

Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas.

La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo. Ni esperu kaj helpu ke la tendenco inversiĝos !

 

Resumita teksto el "Esperant-òc"