De la Mediteraneo ĝis la Pireneoj, Aude, kiun oni ankaŭ kromnomas la "Katara Lando", posedas tian diversecon da pejzaĝoj kaj prestiĝaj lokoj, ke ĝi kontentigos la plej postulemajn vizitantojn !!!
En spektakla naturmedio vi malkovros la kastelojn de la katara lando, sed ankaŭ la mezepokan urbon Carcassonne, la abatejojn kaj klostrojn romanikajn, la prahistoriajn grotojn, aŭ la rozajn flamengojn, kiuj vivas en la lagunoj de nia marbordo.Vi ankaŭ povos promenadi sub la ombrejoj centjaraj de la "Canal du Midi", aŭ praktiki ĉiajn sportokupiĝojn en la montaro, same kiel ĉe la marbordo.
Sed ĉiukaze ne rezistu al la invito de la frandemaj plaĉoj, de la grandaj vinoj kaj la tuta "audea" gastronomio. En Aude estas la ebleco travivi feriojn eksterordinarajn !
La konstruado en la 17a jarcento de tiu ĉi vorko longa je pli ol 240 km daŭris 14 jarojn. La Canal du Midi (Suda Kanalo) posedas pli ol 350 kluzojn, pontojn, akveduktojn, inter kiuj kelkaj neniam estis transformitaj ekde sia oriĝino. Tiu ĉi ensemblo estis klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESCO en 1996.
La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri Aude-on, ĝian diversecon kaj riĉecon laŭlonge de la tricentjaraj arboj.
De la flavaj ebenaĵoj de Lauragais-regiono ĝis la mediteranea marbordo, la navigado estas mirinde facila ! Vi troviĝos for de la streso kaj de la trafikstopadoj ! Laŭ la irvojo akva, ŝiphaltejoj aparte aranĝitaj permesos al vi malkovri la vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn. La haŭlovojo vin permesos ankaŭ ekskursi, bicikli au ludi " pétanque-on " (globludi).
Sportokupighoj en naturo
En Aude eblas praktiki ĉiusezone viajn preferitajn aktivaĵojn. Fiŝkaptado en la maro, velado aŭ nenifarado sur la strandoj, golfo en Carcassonne, sportoj en kurantaj akvoj aŭ kanuo en la Alta Valo de Aude, bonfartigado en niaj banejoj, aŭ ekskursado piede, rajde, montbicikle ĉie en la Katara Lando… ĉio eblas !
Niaj vojoj aparte aranĝitaj por la ekskursado, kiel la fama "katara pado" aŭ la "Transéquestre" (longa rajdekskursovojo) vin transportos ĝis la pintlokoj de nia tumulta historio. Sekvu viajn dezirojn, plibonigu viajn rezultojn, tenu vian bonfarton fizikan malkovrante grandiozajn pejzaĝojn !
Kasteloj kaj abatejoj
Quéribus, Lastours, Peyrepertuse, Termes, Villerouge… De Corbières ĝis Pays d'Olmes impresaj mezepokaj fortresoj, kiujn oni ankaŭ kromnomas " vertigaj citadeloj ", akompanas la promenantojn pasantaj en la paŝoj de malaperinta religio.
Dank'al aranĝo de ekspozicioj pri diversaj temoj en ĉiu kastelo, tiu vojiro estas vera invito por revivi la epopeon de la Kataroj.
La Kasteloj de Lastours, je 20 km de Carcassonne
En la Mezepoko la landetoj de Aude nombris ne malpli ol dudekon da monaĥejoj kaj priorejoj.
Hodiaŭ nia irvojo trapasas dekon da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn historio legacis al ni. Sub la monaĥejaj volboj sin sekvas la epokoj, de Fontfroide al St Papoul, de Lagrasse al St Hilaire au Caunes - Minervois… la vojo de la abatejoj estas vojaĝo tra spaco kaj tempo.
Detalo de la baziliko en Carcassonne
La marbordo
La "audea" marbordo ĝuas 50 kilometrojn da fajnsablaj plaĝoj kun familiaj kaj tradiciaj banejoj, naturismaj vilaĝoj, ĉiam hommezuraj, kie ĉiaj aktivaĵojn estas proponataj al la turistoj. Ĉio estas je mallonga distanco de la majestaj landinternaj pejzaĝoj, kaj de la lagunoj, naturrezervejo kaj rifuĝejo por multaj animalaj specioj.
Sed oni ankaŭ povas sin dediĉi al navigaj okupiĝoj sur la multnombraj lagetoj ombrecaj, piede de la Nigra Montaro aŭ en la Pireneoj.
Gastronomio kaj vinoj
La "audea" pasio por bonaj vinoj iĝis kvazaŭ rito, kvazaŭ tradicio. Blankaj, rozaj aŭ ruĝaj vinoj… la famo de la grandaj vinoj de Aude jam de longe transpasis la regionajn limojn : Corbières, Fitou, Minervois, Blanquette de Limoux (plej malnova ŝaŭmvino de la mondo), Clape-Quatourze, Cabardès, Malepère…
De la lokaj vinoj por la inicitoj ĝis la plej grandaj klasigitaj vinoj, la tuta vinopaletro prezentiĝas en tiuj vitejoj sub atlantikaj kaj mediteraneaj influoj.
Jam fama pro ĝiaj kasteloj kaj pejzaĝoj, Aude asertas sin pli kaj pli kiel grava gastronomia regiono. Dank'al ĝia geografia situo rezultas la "audea" kuirarto el miksiĝo inter franca sudokcidenta kaj mediteranea tradicioj : fumaĵita fiŝaĵo, ostro, olivo en Minervois kaj ĉe la marbordo, " foie gras " (grashepataĵo) aŭ " confits " (graskonservitaj anasoj aŭ anseroj) en Lauragais, peklaĵoj en la Nigra Montaro, fromaĝoj el Pireneoj kaj Corbières, kaj ankaŭ la fama "cassoulet" (kasuleto : fazeoloj kun confits aŭ kolbasoj) el Castelnaudary kaj Carcassonne, kiu estas la ambasadoro de nia gastronomio !
Urboj kaj vilaghoj
Kvazaŭ mozaiko de urboj kaj vilaĝoj similas Aude al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon. Unuarange estas Carcassonne kaj Narbonne, sed ankaŭ multego da vilaĝetoj aŭtentikaj, kiuj ĉiuj siamaniere atestas pri la "audea" diverseco : " circulades " (rondformaj vilaĝoj), florumitaj vilaĝoj, klasigitaj historiaj vilaĝoj, ktp…
Carcassonne plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo estas ankaŭ klasigita de UNESCO kiel parton de la Monda Kulturheredaĵo. Ĝi entenas 3 kilometrojn da remparoj, 52 turojn, la grafkastelon, vera fortreso ene de la fortreso, la bazilikon, arkitektura juvelo kun siaj gotikaj kaj romanikaj stiloj.
La Grafkastelo en Carcassonne
Narbonne la tiama ĉefurbo de romia provinco, pordo al la Mediteraneo, donacas al siaj vizitantoj la elstaran arkitekturon de la ĉefepiskopa palaco, kaj siajn malrektajn stratetojn.
Katarismo
La adjektivo " katara " difinas plurajn realaĵojn kaj tiom da imagaĵojn.
Historie ĝi signifas homojn, kiuj estis anoj de iu mezepoka kristana religio, kiu naskiĝis en Eŭropo ekde la deka jarcento, kaj estingiĝis kvar jarcentoj poste. Katarismo ne estas duaranga fenomeno, kiu estis limigita geografie kaj historie. Male, Ĝi estas unuaranga, grava periodo de nia religia historio.
Dank'al la manuskriptoj pristudataj de la historiistoj, oni trovas spurojn de la katara religio de Bulgario ĝis Italio, de Katalunio ĝis Flandrio aŭ Rejnlando, de Burgonjo ĝis Bosnio.
Sed estas en Okcitanio, en la sino mem de la kristana okcidenta mondo, ke la katarismo daŭre iĝis socie bone instalita religio. Ĝia vigleco postlasis multajn spurojn indaj je intereso kaj pasiojn ĉiam akraj…
Ĉu vi volas ricevi pli da informojn pri tiu ĉi regiono ?? Bonvolu kontakti min, mi povos sendi al vi broŝurojn kaj kartojn !!
Lasu mesaĝeton en nia Gastolibro