Poste ni iros malkovri la Altan Urbon, aŭ fortreson (france : la Cité) kaj la Malaltan Urbon (france : la Bastide) kiuj konsistigas Carcassonne.
En Carcassonne renkontiĝas du gravaj vojoj kiuj estis trapasataj jam de la antikvaj tempoj : unu de la Mediteraneo ĝis Atlantiko, kaj alia de Hispanio ĝis la Centra Montaro. Kiel dirite konsistas la urbo el du partoj diferencaj : la Cité kiu staras sur monteto ĉe la dekstra bordo de la rivero Aude, kaj la Bastide kuŝanta en la ebenaĵo de la maldekstra bordo.
La Visigotoj estas la novaj invadantoj, kaj instaliĝas en Hispanio kaj Langvedoko. Carcassonne restas sub ilia potenco de 460 ĝis 725, proksime de ilia ĉefurbo Toulouse.
Printempe de 725 alvenas siavice la Saracenoj, kiuj sin trudas kiel novaj mastroj. La urbo nomiĝas tiam "Karkashuna" !
La papo Innocento III lanĉas en 1209 krucmiliton kontraŭ la Kataroj, sed tiu milito iĝas vera konkermilito de la Francoj kontraŭ la langvedoka teritorio. Post 15-taga sieĝo falas en aŭgusto 1209 la urbo en la manojn de la Francoj.
La juna grafo Trencavel estas malliberigita kaj murdita, liaj posedaĵoj estas asignitaj al la ĉefo de la krucmilito Simon de Montfort, kaj poste al la franca reĝo en 1226.
Post la aneksado al franca reĝlando sekvas la destino de Carcassonne tute alian vojon. Dum la 13a kaj 14a jarcentoj prenas la urbo sian aktualan aspekton. La antaŭurboj estas detruitaj, la tuta loĝantaro ekzilita kiel puno pro sia rezisto kontraŭ la Francoj.
Nova urbo aperas sur la alia riverbordo (1262) : tiu estas la Malalta Urbo, la tielnomata Bastide Saint Louis. Dum la centjara milito tiu ĉi nova urbo estas siavice detruita de la Angloj, kaj tuj rekonstruita kun solidaj fortikaĵoj.
La "Bastide" disvolviĝas rapide kaj fariĝas grava industria kaj komerca centro dank'al teksumaĵo-fabrikado. Carcassonne eksportas siajn produktaĵojn en tutan Eŭropon.
Sur la dekstra bordo de Aude fiere staras la Cité, kiu estas reĝa fortreso. Sed novaj militteknikoj aperas, kaj la landlimo inter Francio kaj Hispanio translokiĝas sur la Pirenean Montaron en 1659. Pro tio la malnova fortreso mezepoka ne plu taŭgas por defendi la regionon kaj estas iom post iom forlasata.
En la 18a jarcento estas la Cité nur mizera kvartalo, dum la Bastide ĉiam pliriĉiĝas kaj pligrandiĝas. Ankoraŭ atestas pri tiu prospero la belaj nobelaj konstruaĵoj kun klasika arkitekturo.
La fosado de la Canal du Midi (Suda Kanalo) en 1682 plifortigas tiun fenomenon. La ruinigita fortreso, kiu ne plu servas, devas esti eldetruita, sed fine estas savita de la Karkasonanoj kaj de la fama franca arkitekto Viollet le Duc, kiuj restaŭras la grafkastelon, la bazilikon, la murojn kaj turojn en la 19a jarcento. La Cité estas tiel granda, ke necesas pli ol 40 jaroj por restaŭri ĝin tute !
Tial ni hodiaŭ povas admiri ĉi tiun eksterordinaran ensemblon, vera resumo pri 2000-jara historio. Ĉiujare allogas pli ol tri milionoj da turistoj.
En 1997 la Kanalo estas klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de la UNESCO, la Cité siavice en 1998.
Sed nun estas ja tempo por viziti Karkasonon kaj la ĉirkaŭaĵojn !!!