Necesas nepre koni ambaŭ partojn de tiu ĉi urbo por kompreni bone kio estas vere Carcassonne. La Malalta Urbo, kiu ankaŭ nomiĝas la "Bastide Saint Louis", estas la komerca kaj administracia centro de Carcassonne.
Sed sub ĉi tiu ne tre alloga titolo sin kaŝas tre malnova urbo, kiu proponas multajn kulturhistoriajn trezorojn al vizitantoj kiuj prenas iom da tempo por promeni...
Oni povas dividi nian viziton laŭ tri temoj, kiuj respondas al la tri ĉefaj interesaĵoj de la Bastide : la religiaj konstruaĵoj, la nobelaj domoj, kaj la aliaj malnovaj monumentoj, kiel ekzemple la Pordo de la Jakobenoj aŭ la Bastionoj.
La Bastide nombris multajn preĝejojn kaj kapelojn antaŭ la Franca Revolucio.
Restas nun kelkaj interesplenaj el ili. La preĝejo Sankta Vincent estas ja la simbolo de la Malalta Urbo kun sia turo alta je pli ol 50 metroj kiu vidiĝas el ĉiuj partoj de Carcassonne. Ĝi ankaŭ posedas la navon plej larĝa de Langvedoko.
Sankta Vincent estas konstruaĵo el la 13a jarcento, kiu reprenas la nomon de antikva paroĥo situinta apud la Cité (Alta Urbo) antaŭ la krucmilito. La katedralo Sankta Michel datiĝas el la sama epoko, kaj estis konstruita en la sama tipa langvedoka gotika stilo. Tiu estas karakterizita per larĝa kaj malalta navo sen iu transepto nek kapeloj.
St Michel iĝis katedralo de Carcassonne en la 19a jarcento, kiam la episkopo decidis, ke li ne plu vivos en la Cité. La ceteraj religiaj konstruaĵoj jenas : la kapelo de la Karmelanoj (13a jarcento), kiu posedas modernajn vitralojn, la kapelo (15a jarcento) de Notre Dame de la Santé (Nia Sinjorino de Bonfarto !) staranta ĉe la Malnova Ponto, la kapelo de la Jezuitoj (17a jarcento), kiu gastigas koncertejon kaj ekspoziciejon. Ni ne forgesu la "kalvarion", nun eta ĝardeno kun siaj ruinigitaj statuoj...
Dum la 17a kaj 18a jarcentoj famis Carcassonne pro sia industrio de teksumaĵo-fabrikado. Ĝi helpis al prospero de la urbo kaj aparte de kelkaj nobelaj familioj. Tiuj familioj postlasis al ni multajn domojn kun arkitekturo klasika. Ĉiuj posedas kortojn kaj postkortojn, monumentajn ŝtuparojn kaj pordegojn.
La pli bonaj ekzemploj de tiu ĉi arkitekturo en la Bastide estas la hodiaŭa Urbodomo (Hôtel de Rolland), la Hôtel de Murat aŭ ankaŭ la Hôtel de Roux d'Alzonne. Ili estas tre bone konservitaj, sed meze de la Bastide troviĝas ankaŭ multaj aliaj pli diskretaj domoj, kiujn oni povas malkovri promenante tra la stratoj.
Aliaj atestoj pri la longa kaj eventoplena historio de Carcassonne estas vizitindaj.
La Pordo de la Jakobenoj staras ĉe la suda enirejo de la urbo kaj estis konstruita de la episkopo Bazin de Bezons en la 18a jarcento. Ĝi anstataŭas mezepokan pordegon gotikan.
La tri bastionoj (tiuj de St Martin, Montmorency kaj Turo de la Muelejoj) estas la nuraj restaĵoj de la urba fortikaĵo detruita far la sama episkopo ! Ili datiĝas el la 16a jarcento.
La "haloj" ankaŭ estas unu el la pintlokoj de la urba vivo en Carcassonne. Ankaŭ datiĝas el la 18a jarcento, kaj ankoraŭ servas kiel tegmentita bazaro ekde pli ol 200 jaroj !
Ni skribu kelkajn vortojn pri la monumento kiu ligas ambaŭ partojn de la urbo : la "Pont Vieux" (Malnova Ponto). Tiu estis starigita en 1355 kaj restis ĝis la fino de la 19a jarcento la unika vojo por trapasi la riveron Aude.
Hodiaŭ ĝi formas ligilon inter ambaŭ urbopartoj, sed ĝi longtempe simboligis la opozicion kaj konkurencon inter Bastide kaj Cité !
Finfine serpentante laŭlonge de la Bastide fluas la "Canal du Midi" (Suda Kanalo), ĉefkuriozaĵo de Carcassonne. La haveno ĉe la kanalo kaj sia kluzo allogas ĉiujare pli kaj pli da turistoj kiuj nin venas viziti el ĉiuj mondopartoj.
La boatoj trapasantaj la kluzon ĉiam estas bela spektaklo, kiu estigas apartan etoson ĉarman, varman, simpatian...
Lasu mesaĝeton en nia Gastolibro