i nun konas la longan kaj riĉan historion de Carcassonne, ni povas viziti la urbon !
Ni komencu per la urboparto pro kiu Carcassonne ŝuldas sian mondfamon : la Cité (Alta Urbo). Tiu "Cité" estas perfekta ekzemplo de mezepoka fortreso kun sia duobla fortikaĵo longa je tri kilometroj kaj siaj 52 turoj, kastelo kaj baziliko.

Tiu sur monteto konstruita urbo jam de la antikvaj tempoj estis grava strategia loko.

Oni ankoraŭ povas vidi restaĵojn keltajn kaj romiajn, kiel ekzemple mozaikoj kuŝantaj sub la fundamento de la Grafkastelo. Tiam estis granda villo anstataŭ kastelo !

La plej malnovaj muroj troviĝas ĉe la norda parto, kiu france nomiĝas "Lices Basses", malalta turnirejo.

Ili formas la internan fortikaĵon, kaj datiĝas el tiu periodo antikva. La turoj estas malaltaj, duoncirklaj kaj posedas larĝajn fenestrojn, perfekte adaptitaj al la romiaj armiloj kiel ĵetlanco. Ni do povas imagi kiel aspektis la urbo en la unuaj jarcentoj de nia erao.En la tempo de la mezepoka dinastio Trencavel certe ankoraŭ aspektis tiel la Cité, tiuj miljaraj turoj ankoraŭ taŭgis por defendo !

Nur post la krucmilito kontraŭ la Kataroj (1209 - 1226) starigis la Francoj la duan eksteran murlinion. Ili volis, ke Carcassonne estu la plej granda fortreso en suda Francio, por protekti ilin kontraŭ Hispanio, sed ankaŭ protekti ilin kontraŭ la Karkasonanoj kaj Langvedokanoj, kiuj ne bonkore akceptis la novajn mastrojn !

Pluraj ribeloj efektive okazis...

La plej granda parto de la fortreso datiĝas do el la jaroj 1260 - 1280, post la anekso al franca reĝlando. La "Lices Hautes", alta turnirejo, ofertas tute alian arkitekturon ol la malalta. La muroj ĉirkaŭas la urbon de la sudoriento ĝis la sudokcidento, tiel estas de la Narbonaj Pordegoj, ĉefa enirejo de la urbo, ĝis la Grafkastelo.

La turoj multe pli altas kaj ĝenerale estas cirkloformaj. La turoj plej impresaj staras en tiu parto : Turo de la Vade (gardo), kiu povis elteni sieĝon kun siaj propraj bakforno kaj puto, Turo de St Nazaire, kiu estas kvarangula, Turo de l'Episkopo, kie tiu grava persono disponis je propraj ĉambroj.

La Audea Pordo posedas defendo-sistemo teknike tre perfektigita. La invadantoj devis ja esti kuraĝaj por penetri en la urbon ! Ĝi estas vera sinsekvo de falsaj pordoj, kaŝanguloj, pafkorbeloj kaj aliaj dolĉaĵoj kiuj bonvenigis la malamikojn ...

La Grafkastelo estas fortreso ene de la fortreso. Ĝi estas la lasta "protektilo" de la urbo, kies konstruaĵoj plej malnovaj datiĝas el la dinastio de grafoj Trencavel. Ĝi estis pligrandigita kaj transformita jarcento post jarcento, aparte far la Francoj, kiuj faris el ĝi tiun elstaran nobelan domegon.

La kastelo estis ankaŭ la sidejo de la seneskalo (reprezentanto de la reĝo), karcero, kazerno, kaj fine muzeo. Tie vizitindas la kolekto de skulptaĵoj, tomboj kaj aliaj objektoj elkavigitaj en la regiono.

Ekspozicion pri la restaŭraj verkoj de la 19a jarcento oni ankaŭ vizitu !

Plej vizitinda en la Alta Urbo estas la Baziliko St Nazaire, juvelo de Carcassonne. Tiu ĉi preĝejo estis katedralo de Carcassonne ekde sia fondo en 1096 ĝis 1802, kiam la episkopo translokigis sian sidejon al St Michel en la Malalta Urbo.

St Nazaire estas miksaĵo stranga sed tamen harmonia de la stiloj romanika (navo) kaj gotika (transeptoj kaj ĥorejo), importata el norda Francio.

La specialistoj kaj historiistoj ofte diras, ke la vitraloj de la baziliko kalkulas inter la plej belaj kaj altvaloraj de Francio.

Ili datiĝas en la 13a kaj 15a jarcentoj.

La Baziliko ankaŭ kaŝas aliajn trezorojn, kiel la tombejo de l'episkopo Pierre de Rochefort, la kapelo de l'episkopo Radulphe (Radulfo), la multnombraj statuoj kaj la orgeno de la 16a jarcento.

Finfine oni ne devas forgesi sin promeni tra la stratetoj de la Cité, kie oni malkovru malnovajn domojn, putojn, placetojn, ktp... for de la turista amaso...

 

Lasu mesaĝeton en nia Gastolibro

 

Carcassonne > Historio > Vizito de Alta Urbo