rancio estas persono...... Tion iam diris la fama franca skribisto kaj historiisto Michelet. Poeta maniero aserti sian unuecon kaj identecon, rezulto de longa historio, pli ol geografia destino.

Ne geografio kreis Francion, sed politika volo de niaj sinsekvaj reĝoj, jam de jarcentoj. Francio konsistas el tiom da diversaj specoj... samtempe germana kaj latina, atlantika kaj mediteranea...

Kiel vi jam eble scias, la Franca Respubliko nun administracie konsistas el 95 departementoj kaj 22 regionoj, kiuj parte reprenas la limojn kaj nomojn de la antikvaj provincoj el antaŭ la Revolucio (1789-1799).

Nia celo ĉi tie estas prezenti al vi unu el tiuj departementoj en suda parto de Francio, ene de la regiono Langvedoko (france : Languedoc, okcitane : Lengadòc), kiu havas riĉan historion kaj patrimonion.

La nunaj administraciaj limoj de Langvedoko ne tute kongruas kun la historiaj limoj de la provinco. Antaŭ la Franca Revolucio, Toulouse (Tuluzo) estis la ĉefurbo de Langvedoko, kiu havis kulturon tre riĉa, kaj lingvon prestiĝan : la lingvo okcitana, tiu de la trobadoroj.

Nun estas Montpellier la ĉefurbo de la administracia regiono "Languedoc Roussillon".

Languedoc-Roussillon (Langvedoko-Rusiljono)

Loĝantaro : 2 300 000 loĝantoj

Areo : 27 376 km2

loĝdenseco : 40 loĝantoj je km2

Ĉefurbo : Montpellier (Monpeljero), 230 000 loĝantoj

La regiono Languedoc-Roussillon konsistas el 5 departementoj, kiujn vi povas vidi sur la karto ĉi-supre.

Ni parolu en niaj paĝoj pli detale pri unu el tiuj 5 departementoj, kiu nomiĝas Aude. Ĝi reprenas la nomon de rivero trafluanta ĝin. Aude sterniĝas inter Mediteraneo kaj Pireneaj Montaroj. Ofte oni kromnomas ĝin "la malgranda Francio", pro tio ke ĝi enhavas grandegan diversecon da pejzaĝoj.

Alian kromnomon posedas tiu departemento : la Katara Lando. Estas memorigo pri tiuj personoj kiuj vivis tie dum la mezepoko, kaj kiuj estis forpelitaj, kaj masakritaj, nur pro tio ke ili havis alian religion. Ili estas nun simbolo de toleranco kaj malfermeco.

La ĉefurbo de tiu departemento estas la fama mezgranda urbo Carcassonne (Karkasono), unu el la plej famaj urboj de la tuta lando, pro ĝia mezepoka fortreso.

Ni invitas vin viziti tiun urbon, sed ankaŭ la ĉirkaŭaĵojn, kiuj ofte estas nekonataj kaj preterlasitaj de la turistoj, kiuj eĉ ne suspektas ties riĉecon kaj belecon...

Venu kun ni en la Katara Lando, malkovru sian apartan guston, tiu de la "profunda Francio" !!!

AUDE

Loĝantaro : 310 000 loĝantoj

Areo : 6344 km2

loĝdenseco : 48 loĝantoj je km2

Ĉefurbo : Carcassonne (Karkasono), 50 000 loĝantoj

50 km da mediteranea marbordo - pli alta loko : Pic de Madres (2471 m) - aliaj plej grandaj urboj : Narbonne : 50 000 loĝantoj, Limoux, Lézignan-Corbières, Castelnaudary, 10 000 loĝantoj.

 

Daŭrigu vian viziton
 

Lasu mesaĝeton en nia Gastolibro

 

NUN - AKTUALAJ INFORMOJ PRI ESPERANTO